Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/825

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rektigu Liajn irejojn. 5 Ĉiu valo leviĝos,
Kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos,
Kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo,
Kaj la malglataj vojoj glatiĝos; 6 Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio. 7 Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8 Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 9 Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. 10 Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru? 11 Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same. 12 Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru? 13 Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite. 14 Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro. 15 Kaj kiam la popolo atendis, kaj ĉiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, ĉu eble li estas la Kristo, 16 Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi;
li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 17 lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla. 18 Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo. 19 Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris, 20 aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo. 21 Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis, 22 kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron. 23 Kaj Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli, 24 de Mattat, de Levi, de Melĥi, de Janaj, de Jozef, 25 de Matatias, de Amos, de Naĥum, de Esli, de Nagaj, 26 de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda, 27 de Joĥanan, de Resa, de Zerubabel, de Ŝealtiel, de Neri, 28 de Melĥi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er, 29 de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi, 30 de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim, 31 de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David, 32 de Jiŝaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Naĥŝon, 33 de Aminadab, de Ram, de Ĥecron, de Perec, de Jehuda, 34 de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Teraĥ, de Naĥor, 35 de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Ŝelaĥ, 36 de Kenan, de Arpaĥŝad, de Ŝem, de Noa, de Lemeĥ, 37 de Metuŝelaĥ, de Ĥanoĥ, de Jared, de Mahalalel, de Kenan, 38 de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.

La Evangelio laŭ Sankta Luko
Ĉapitro4

1 Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton 2 dum kvardek tagoj, tentate de la diablo. Kaj li manĝis nenion en tiuj tagoj; kaj kiam ili finiĝis, li malsatis. 3 Kaj la diablo diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ordonu al ĉi tiu ŝtono, ke ĝi fariĝu pano. 4 Kaj Jesuo respondis al li: Estas skribite: Ne per la pano sole vivos homo. 5 Kaj kondukinte lin supren, li montris al li ĉiujn regnojn de la mondo en momento da tempo. 6 Kaj la diablo diris al li: Mi donos al vi la tutan ĉi tiun potencon kaj ilian gloron; ĉar ĝi estas transdonita al mi, kaj al kiu ajn mi volas, al tiu mi ĝin donas. 7 Se do vi adorkliniĝos antaŭ mi, ĉio estos via. 8 Kaj responde Jesuo diris al li: Estas skribite: Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu, kaj al Li sola servu. 9 Kaj li kondukis lin al Jerusalem, kaj starigis lin sur la tegmenta pinto de la templo, kaj diris al li: Se vi estas Filo de Dio, ĵetu vin de