Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

korto kaj iliajn ŝnurojn; 19 la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.

20 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaŭ Moseo. 21 Kaj venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj ĉiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la aranĝo de la tabernaklo de kunveno kaj por ĝia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj. 22 Kaj venis la viroj kaj la virinoj; ĉiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj ĉiu alportis oran oferdonon al la Eternulo. 23 Kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis blua teksaĵo, aŭ purpura, aŭ ruĝa, aŭ bisino, aŭ kapra lano, aŭ ŝafaj feloj ruĝaj, aŭ antilopaj feloj, alportis. 24 Ĉiu, kiu oferis arĝenton aŭ kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj ĉiu, ĉe kiu troviĝis akacia ligno por ĉia bezono de la servado, alportis ĝin. 25 Kaj ĉiu virino, kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon. 26 Kaj ĉiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, ŝpinis kapran lanon. 27 Kaj la princoj alportis ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustaĵo, 28 kaj la aromaĵon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj. 29 Ĉiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por ĉia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

30 Kaj Moseo diris al la Izraelidoj: Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda; 31 kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per saĝo kaj prudento, kaj scio kaj per ĉia arto, 32 por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el arĝento kaj el kupro, 33 kaj por ĉizi ŝtonojn por enkadrigo, kaj por ĉizi lignon, por fari ĉian artistan laboron. 34 Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan. 35 Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de ĉia majstra laboro, por ĉia talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura kaj ruĝa kaj sur bisino, por teksado de ĉia laboraĵo kaj pripensado de ideoj.

1 Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj ĉiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis saĝon kaj prudenton, por ke ili sciu fari ĉiun laboron por la servado en la sanktejo, laŭ ĉio, kion ordonis la Eternulo.

2 Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj ĉiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis saĝon en la koron, ĉiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari ĝin. 3 Kaj ili prenis de Moseo ĉiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraŭ plue oferdonojn ĉiumatene. 4 Kaj venis ĉiuj saĝuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, ĉiu venis de sia laboro, kiun li faris. 5 Kaj ili diris al Moseo jene: La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari. 6 Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene: Neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti. 7 Kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua.

8 Kaj ĉiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapiŝojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili. 9 La longo de ĉiu tapiŝo estis dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por ĉiuj tapiŝoj. 10 Kaj li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaŭ unu kun la alia. 11 Kaj li faris maŝojn el blua teksaĵo sur la rando de unu tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la dua rando de kuniĝo. 12 Kvindek maŝojn li faris sur unu tapiŝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de tiu tapiŝo, sur kiu estis la dua flanko de la kuniĝo; la maŝoj estis reciproke aranĝitaj unu kontraŭ alia. 13 Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapiŝojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo fariĝis unu tutaĵo. 14 Kaj li faris tapiŝojn el