Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapiŝojn li faris. 15 La longo de ĉiu tapiŝo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la larĝo de ĉiu tapiŝo; unu mezuro estis por la dek unu tapiŝoj. 16 Kaj li kunigis kvin tapiŝojn aparte kaj la ceterajn ses tapiŝojn aparte. 17 Kaj li faris kvindek maŝojn sur la rando de la ekstrema tapiŝo, sur la rando de la kuniĝo, kaj kvindek maŝojn li faris sur la rando de la dua kuniĝa tapiŝo. 18 Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke ĝi estu unu tutaĵo. 19 Kaj li faris kovron por la tendo el ruĝaj virŝafaj feloj kaj ankoraŭ kovron el antilopaj feloj supre.

20 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno. 21 Dek ulnoj estis la longo de ĉiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la larĝo de ĉiu tabulo. 22 Ĉiu tabulo havis du pivotojn, alĝustigitajn unu al la alia; tiel li faris ĉe ĉiuj tabuloj de la tabernaklo. 23 Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda. 24 Kaj kvardek arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub ĉiu tabulo, por ĝiaj du pivotoj. 25 Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn, 26 kaj kvardek arĝentajn bazojn por ili, du bazojn sub ĉiu tabulo. 27 Kaj sur la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn. 28 Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantaŭa flanko. 29 Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaŭ en la du anguloj. 30 Kaj estis ok tabuloj, kaj ĉe ili dek ses arĝentaj bazoj, po du bazoj sub ĉiu tabulo. 31 Kaj li faris riglilojn el akacia ligno: kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo, 32 kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantaŭa flanko de la tabernaklo, okcidente. 33 Kaj li faris mezan riglilon, kiu ŝoviĝis meze de la tabuloj de unu fino ĝis la alia. 34 Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.

35 Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur ĝi kerubojn. 36 Kaj li faris por ĝi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar arĝentajn bazojn. 37 Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, kun brodaĵoj; 38 kaj kvin kolonojn por ĝi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligaĵojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.

1 Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 2 Kaj li tegis ĝin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 3 Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko. 4 Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro. 5 Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston. 6 Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo. 7 Kaj li faris du kerubojn el oro; per forĝa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato: 8 unu kerubon ĉe unu flanko kaj la duan kerubon ĉe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj. 9 Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estis unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.

10 Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. 11 Kaj li tegis ĝin per pura oro, kaj li faris al ĝi oran kronon ĉirkaŭe. 12 Kaj li faris ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj li faris oran kronon ĉirkaŭ la listelo. 13 Kaj li fandis por ĝi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj. 14 Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. 15 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis