Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/842

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

korojn; ĉar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenaĵo antaŭ Dio. 16 La leĝo kaj la profetoj estis ĝis Johano; de post tiu tempo la evangelio de la regno de Dio estas predikata, kaj ĉiu al ĝi sin perforte aligas. 17 Sed estas pli facile por la ĉielo kaj la tero forpasi, ol por unu punkteto de la leĝo fali. 18 Ĉiu, kiu forsendas sian edzinon kaj edziĝas kun alia, adultas; kaj kiu edziĝas kun tiu, forsendita de sia edzo, tiu adultas. 19 Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage; 20 kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro, kiu havis ulcerojn, 21 kaj deziris esti nutrata per la panpecetoj, kiuj falis de la tablo de la riĉulo; kaj eĉ venis la hundoj kaj lekis liajn ulcerojn. 22 Kaj la almozulo mortis, kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham; la riĉulo ankaŭ mortis, kaj estis enterigita. 23 Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. 24 Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo. 25 Sed Abraham diris: Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn, kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn; sed nun li ricevas konsolon, kaj vi suferas. 26 Kaj krom ĉio tio staras granda abismo inter ni kaj vi, tiel ke tiuj, kiuj volus iri de ĉi tie al vi, ne povas, kaj oni ne povas transiri de tie al ni. 27 Kaj li diris: Tial mi petas, patro, ke vi sendu lin al la domo de mia patro, 28 ĉar mi havas kvin fratojn, por ke li atestu al ili, por ke ili ne venu ankaŭ en ĉi tiun lokon de turmento. 29 Sed Abraham diris: Ili havas Moseon kaj la profetojn; ili aŭskultu ilin. 30 Sed li diris: Ne, patro Abraham; sed se unu venos al ili el la mortintoj, ili pentos. 31 Kaj li diris al li: Se ili ne aŭskultas Moseon kaj la profetojn, ili ne kredos, eĉ se iu leviĝus el la mortintoj.

1 Kaj li diris al siaj disĉiploj: Ne povas esti, ke faliloj ne venos, sed ve al tiu, per kiu ili venos! 2 Pli bone estus por tiu, se muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol se li metus falilon por unu el ĉi tiuj malgranduloj. 3 Gardu vin; se via frato pekos, admonu lin; kaj se li pentos, pardonu lin. 4 Kaj se li pekos kontraŭ vi sep fojojn en la tago, kaj sep fojojn turniĝos al vi, dirante: Mi pentas; vi lin pardonu. 5 Kaj la apostoloj diris al la Sinjoro: Aldonu al ni fidon. 6 Kaj la Sinjoro diris: Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita, kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi. 7 Sed kiu el vi, havante serviston plugantan aŭ paŝtantan, diros al li, kiam li envenis de la kampo: Tuj venu, kaj sidiĝu, por manĝi? 8 Ĉu li ne diros al li prefere: Preparu ion, por ke mi verspermanĝu, kaj zonu vin, kaj servu al mi, dum mi manĝos kaj trinkos; kaj poste vi manĝos kaj trinkos? 9 Ĉu li dankas la serviston, ĉar li faris tion, kio estis ordonita? 10 Tiel ankaŭ vi, kiam vi faris ĉion, kio estas ordonita al vi, diru: Ni estas senutilaj servistoj; ni faris tion, kion fari estis nia devo. 11 Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. 12 Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; 13 kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. 14 Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj. 15 Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, 16 kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano. 17 Kaj Jesuo responde diris: Ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? 18 Ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo? 19 Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis. 20 Kaj kiam la Fariseoj demandis al li, kiam venos la regno de Dio, li respondis al ili, dirante: La regno de Dio ne venas kun observado; 21 kaj oni ne diros: Jen ĉi tie, aŭ: Jen tie! ĉar jen la regno de Dio estas inter vi. 22 Kaj li diris al la disĉiploj: Venos tagoj, kiam vi deziros vidi unu el la