Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/843

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tagoj de la Filo de homo, kaj vi ne vidos. 23 Kaj ili diros al vi: Jen tie! Jen ĉi tie! Ne foriru, nek sekvu; 24 ĉar kiel la fulmo, kiam ĝi fulmas el unu subĉiela flanko, lumas ĝis alia subĉiela flanko, tiel estos la Filo de homo en sia tago. 25 Sed unue li devas multon suferi, kaj esti malŝatata de ĉi tiu generacio. 26 Kaj kiel estis en la tagoj de Noa, tiel estos en la tagoj de la Filo de homo. 27 Oni manĝis, trinkis, edziĝis, edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj venis la diluvo kaj pereigis ĉiujn. 28 Ankaŭ tiel same, kiel estis en la tagoj de Lot; oni manĝis, trinkis, aĉetis, vendis, plantis, konstruis; 29 sed en la tago, kiam Lot eliris el Sodom, fajro kaj sulfuro falis el la ĉielo kaj pereigis ĉiujn; 30 tiel same estos en tiu tago, kiam la Filo de homo malkaŝiĝos. 31 Kiu estos sur la tegmento en tiu tago, kun liaj havaĵoj en la domo, tiu ne malsupreniru, por ilin forporti; kaj kiu estas sur la kampo, tiu ankaŭ ne revenu. 32 Memoru la edzinon de Lot. 33 Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva. 34 Mi diras al vi: En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 35 Du virinoj estos muelantaj kune; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 36 Du viroj estos sur kampo; unu estos prenita, kaj la alia lasita. 37 Kaj ili responde diris al li: Kie, Sinjoro? Kaj li diris al ili: Kie estas la kadavro, tien ankaŭ kolektiĝos la agloj.

1 Kaj li parolis al ili parabolon pri tio, ke oni devas ĉiam preĝi kaj ne laciĝi, 2 dirante: En unu urbo estis juĝisto, kiu ne timis Dion, nek respektis homon; 3 kaj estis vidvino en tiu urbo, kaj ŝi venadis al li, dirante: Faru por mi justecon kontraŭ mia kontraŭulo. 4 Kaj li ne volis dum kelka tempo, sed poste li diris en si: Kvankam mi ne timas Dion, nek respektas homon, 5 tamen, ĉar ĉi tiu vidvino min ĝenas, mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado. 6 Kaj la Sinjoro diris: Aŭskultu, kion diras la maljusta juĝisto. 7 Kaj ĉu Dio ne faros justecon por Siaj elektitoj, kiuj tage kaj nokte krias al Li, kvankam Li longe pri ili paciencas? 8 Mi diras al vi: Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, ĉu li trovos fidon sur la tero? 9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du homoj supreniris en la templon, por preĝi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵojn el ĉio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. 15 Kaj oni venigis al li ankaŭ siajn infanetojn, por ke li tuŝu ilin; kaj la disĉiploj, vidinte, admonis ilin. 16 Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante: Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; ĉar el tiaj estas la regno de Dio. 17 Vere mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en ĝin. 18 Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? 19 Kaj Jesuo diris al li: Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio. 20 Vi scias la ordonojn: Ne adultu; Ne mortigu; Ne ŝtelu; Ne parolu malveran ateston; Respektu vian patron kaj vian patrinon. 21 Kaj li diris: Ĉion tion mi observis detempe de mia juneco. 22 Kaj Jesuo, aŭdinte, diris al li: Ankoraŭ unu mankon vi havas: vendu ĉion, kion vi posedas, kaj disdonu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min. 23 Sed aŭdinte tion, li fariĝis tre malĝoja; ĉar li estis tre riĉa. 24 Kaj Jesuo, lin rigardante, diris: Kiel malfacile tiuj, kiuj havas riĉon, eniros en la regnon de Dio! 25 Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio. 26 Kaj tiuj, kiuj