Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/844

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tion aŭdis, diris: Kiu do povos esti savita? 27 Sed li diris: Kio estas neebla ĉe homoj, tio estas ebla ĉe Dio. 28 Kaj Petro diris: Jen ni forlasis niajn propraĵojn, kaj sekvis vin. 29 Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, 30 kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. 31 Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. 32 Ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita; 33 kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos. 34 Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn. 35 Kaj kiam li alproksimiĝis al Jeriĥo, unu blindulo sidis apud la vojo, petante almozojn; 36 kaj aŭdinte homamason preterirantan, li demandis, kio estas tio. 37 Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras. 38 Kaj li kriis, dirante: Jesuo, filo de David, kompatu min. 39 Kaj la antaŭirantoj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho filo de David, kompatu min! 40 Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimiĝis, li lin demandis: 41 Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj li diris: Sinjoro, ke mi ricevu vidpovon. 42 Kaj Jesuo diris al li: Ricevu vidpovon; via fido vin savis. 43 Kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj sekvis lin, glorante Dion; kaj la tuta popolo, vidinte tion, donis laŭdon al Dio.

1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. 2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. 3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. 4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. 5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. 6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. 7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. 8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9 Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. 10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. 11 Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. 12 Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. 13 Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min'ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos. 14 Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni. 15 Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado. 16 Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min'o produktis dek min'ojn. 17 Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj. 18 Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min'o faris kvin min'ojn. 19 Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj. 20 Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min'o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko; 21 ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. 22 Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; 23 kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento? 24 Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min'on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min'ojn. 25 (Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min'ojn.) 26 Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas,