Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/845

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estos prenita eĉ tio, kion li havas. 27 Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi. 28 Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem. 29 Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 30 dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku. 31 Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas? parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas. 32 Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili. 33 Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la azenidon? 34 Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas. 35 Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin. 36 Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo. 37 Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis; 38 dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto. 39 Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn. 40 Kaj responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios. 41 Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi, 42 dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj. 43 Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin, 44 kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado. 45 Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn, 46 dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. 47 Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi, 48 kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.

1 Kaj en unu el la tagoj, dum li instruis la popolon en la templo kaj predikis la evangelion, la ĉefpastroj kaj la skribistoj venis kun la pliaĝuloj; 2 kaj ili ekparolis, dirante al li: Diru al ni: Laŭ kia aŭtoritato vi ĉi tion faras? aŭ kiu estas tiu, kiu donis al vi tian aŭtoritaton? 3 Kaj responde li diris al ili: Mi ankaŭ faros al vi demandon, kaj diru al mi: 4 La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? 5 Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo; li diros: Kial vi ne kredis al li? 6 Sed se ni diros: El homoj; la tuta popolo ŝtonmortigos nin, ĉar ili estas konvinkitaj, ke Johano estis profeto. 7 Kaj ili respondis, ke ili ne scias, de kie ĝi estis. 8 Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. 9 Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo. 10 Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. 11 Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. 12 Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis. 13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. 14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia. 15 Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? 16 Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu. 17 Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo:
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula?