Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/846

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

18 Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos. 19 Kaj la skribistoj kaj ĉefpastroj celis meti manojn sur lin en tiu sama horo, kaj ili timis la popolon; ĉar ili eksciis, ke kontraŭ ili li parolis ĉi tiun parabolon. 20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj ŝajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj aŭtoritato de la provincestro. 21 Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, ni scias, ke vi prave parolas kaj instruas, kaj ne akceptas ies personon, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio: 22 Ĉu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, aŭ ne? 23 Sed sciante ilian ruzecon, li diris al ili: 24 Montru al mi denaron. Kies bildon kaj surskribaĵon ĝi portas? Kaj ili respondis: De Cezaro. 25 Kaj li diris al ili: Tial redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. 26 Kaj ili ne povis ekkapti la diron antaŭ la popolo; kaj ili miris pro lia respondo, kaj silentis. 27 Kaj venis iuj el la Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, 28 dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. 29 Estis do sep fratoj; kaj la unua edziĝis, kaj mortis seninfana; 30 ankaŭ la dua; 31 kaj la tria ŝin prenis; kaj tiel same ankaŭ la sep ne lasis infanojn, kaj mortis. 32 Laste mortis ankaŭ la virino. 33 En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon. 34 Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; 35 sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; 36 ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo. 37 Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob. 38 Li estas Dio ne de mortintoj, sed de la vivantoj, ĉar ĉiuj vivas al Li. 39 Kaj iuj el la skribistoj responde diris: Majstro, vi bone diris. 40 Kaj ili ne plu kuraĝis fari al li demandon. 41 Kaj li diris al ili: Kiel oni diras, ke la Kristo estas filo de David? 42 Ĉar David mem diras en la Psalmaro:
La Eternulo diris al mia Sinjoro:
Sidu dekstre de Mi, 43 Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj. 44 Tial David nomas lin Sinjoro, kaj kiamaniere li estas lia filo? 45 Kaj dum la tuta popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: 46 Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj; 47 kaj kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas. Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon.

1 Kaj ekrigardante, li vidis riĉulojn enĵetantajn siajn donacojn en la monkeston. 2 Kaj li vidis unu malriĉan vidvinon enĵetantan tien du leptojn. 3 Kaj li diris: Vere mi diras al vi: Ĉi tiu malriĉa vidvino enĵetis pli multe ol ĉiuj; 4 ĉar ĉiuj tiuj el sia abundo enĵetis en la donacaron; sed ŝi el sia malmultego enĵetis la tutan vivrimedon, kiun ŝi havis. 5 Kaj kiam iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj oferdonoj, li diris: 6 Rilate al tio, kion vi vidas, venos tagoj, en kiuj ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. 7 Kaj ili demandis lin, dirante: Majstro, kiam do tio estos? kaj kio estos la signo, kiam tio estos proksima? 8 Kaj li diris: Gardu vin, ke vi ne estu erarigitaj; ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj: La tempo proksimiĝis; ne sekvu ilin. 9 Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj tumultoj, ne teruriĝu; ĉar tio devas okazi unue, sed ne tuj estos la fino. 10 Tiam li diris al ili: Leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; 11 kaj estos grandaj tertremoj, kaj en diversaj lokoj malsatoj kaj pestoj; kaj estos teruraĵoj kaj grandaj signoj el la ĉielo. 12 Sed antaŭ ĉio tio oni metos sur