Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/847

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaŭ reĝojn kaj provincestrojn pro mia nomo. 13 Tio fariĝos por vi atesto. 14 Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antaŭe pri pleda respondo; 15 ĉar mi donos al vi buŝon kaj saĝon, kiun ĉiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontraŭdiri. 16 Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. 17 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. 18 Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos. 19 Per via pacienco vi akiros viajn animojn. 20 Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. 21 Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. 22 Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita. 23 Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. 24 Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. 25 Kaj estos signoj en la suno kaj la luno kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la ondegoj; 26 homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. 27 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro. 28 Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. 29 Kaj li parolis al ili parabolon: Rigardu la figarbon kaj ĉiujn arbojn; 30 kiam ili ekkreskigas foliojn, vi ekvidas, kaj el vi mem scias, ke la somero jam estas proksima. 31 Tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke la regno de Dio estas proksima. 32 Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio plenumiĝos. 33 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 34 Sed gardu vin, por ke viaj koroj ne estu ŝarĝitaj de trosatiĝo kaj ebrieco kaj zorgoj pri vivrimedoj, kaj por ke tiu tago ne venu al vi subite; 35 ĉar kiel kaptilo ĝi venos sur ĉiujn, kiuj loĝas sur la supraĵo de la tero. 36 Sed viglu en ĉiu tempo, preĝante, ke prosperu al vi saviĝi de ĉio, kio okazos, kaj stari antaŭ la Filo de homo. 37 Kaj dum la tagoj li instruis en la templo, kaj ĉiunokte li eliris, kaj loĝis sur la monto nomata Olivarba. 38 Kaj la tuta popolo venis al li frumatene en la templo, por aŭskulti lin.

1 Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko. 2 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon. 3 Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du. 4 Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili. 5 Kaj ili ĝojis, kaj konsentis doni al li monon. 6 Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso. 7 Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon. 8 Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu. 9 Kaj ili diris al li: Kie vi volas, ke ni pretigu? 10 Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros. 11 Kaj vi diros al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj? 12 Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu. 13 Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon. 14 Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li. 15 Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos; 16 ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio. 17 Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi; 18 ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto