Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/849

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

59 Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano. 60 Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis. 61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos. 62 Kaj li eliris, kaj maldolĉe ploris. 63 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. 64 Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis? 65 Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li. 66 Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris: 67 Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos; 68 kaj se mi demandos, vi ne respondos. 69 Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio. 70 Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas. 71 Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.

1 Kaj la tuta ĉeestantaro leviĝis, kaj kondukis lin antaŭ Pilaton. 2 Kaj ili komencis akuzi lin, dirante: Ni trovis ĉi tiun viron erariganta nian nacion, kaj malpermesanta pagi tributon al Cezaro, kaj diranta, ke li mem estas Kristo, reĝo. 3 Kaj Pilato demandis lin, dirante: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj li responde al li diris: Vi diras. 4 Kaj Pilato diris al la ĉefpastroj kaj homamasoj: Mi trovas nenian kulpon en ĉi tiu viro. 5 Sed ili insistis, dirante: Li malkvietigas la popolon, instruante tra la tuta Judujo, kaj komencante de Galileo, eĉ ĝis ĉi tie. 6 Sed kiam Pilato tion aŭdis, li demandis, ĉu la viro estas Galileano. 7 Kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el sub la aŭtoritato de Herodo, li sendis lin al Herodo, kiu ankaŭ ĉeestis en Jerusalem en tiuj tagoj. 8 Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege ĝojis; ĉar de longe li deziris vidi lin, ĉar li jam aŭdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li. 9 Kaj li demandis lin per multaj vortoj, sed li respondis al li nenion. 10 Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj staris, forte lin akuzante. 11 Kaj Herodo kaj liaj soldatoj malhonoris lin kaj mokis lin, kaj vestinte lin per brilaj vestoj, li resendis lin al Pilato. 12 Kaj Herodo kaj Pilato fariĝis amikoj unu kun la alia en tiu sama tago; ĉar antaŭe ili havis inter si malamon. 13 Kaj Pilato, kunvokinte la ĉefpastrojn kaj la regantojn kaj la popolon, 14 diris al ili: Vi alkondukis antaŭ min ĉi tiun viron, kiel erarigantan la popolon; kaj jen ekzameninte lin antaŭ vi, mi trovis nenian kulpon en ĉi tiu viro rilate tion, pri kio vi lin akuzas; 15 nek Herodo ankaŭ, ĉar li resendis lin al ni; kaj jen nenio inda je morto estas farita de li. 16 Tial mi lin skurĝos kaj liberigos. 17 Ĉar li devis liberigi unu al ili dum la festo. 18 Sed amase ili kriis, dirante: Forigu lin, kaj liberigu al ni Barabason; 19 kiu pro ribelado farita en la urbo, kaj pro mortigo, estis ĵetita en malliberejon. 20 Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili; 21 sed ili laŭte kriis, dirante: Krucumu, krucumu lin. 22 Kaj la trian fojon li diris al ili: Kial? kian malbonon faris ĉi tiu? mi trovis en li nenion indan je morto; mi do lin skurĝos kaj liberigos. 23 Sed ili insistis per grandaj krioj, postulante krucumi lin. Kaj iliaj krioj superfortis. 24 Kaj Pilato donis juĝon, ke plenumiĝu ilia postulo. 25 Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis ĵetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo. 26 Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti ĝin post Jesuo. 27 Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li. 28 Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. 29 Ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. 30 Tiam oni komencos diri