Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/850

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin. 31 Ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka? 32 Kaj estis kondukataj kun li ankaŭ aliaj du, krimuloj, por esti mortigitaj. 33 Kaj kiam ili alvenis al la loko nomata Kranio, tie ili krucumis lin, kaj la krimulojn, unu dekstre kaj unu maldekstre. 34 Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; ĉar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili ĵetis lotojn. 35 Kaj la popolo staris, rigardanta. Kaj la regantoj ankaŭ mokis lin, dirante: Aliajn li savis: li savu sin mem, se ĉi tiu estas la Kristo de Dio, la elektito. 36 Kaj ŝercis pri li ankaŭ la soldatoj, venante al li kaj proponante al li vinagron, 37 kaj dirante: Se vi estas la Reĝo de la Judoj, savu vin. 38 Kaj estis ankaŭ surskribo super li: ĈI TIU ESTAS LA REĜO DE LA JUDOJ. 39 Kaj unu el la pendigitaj krimuloj insultis lin, dirante: Ĉu vi ne estas la Kristo? savu vin kaj nin. 40 Sed la alia responde admonis lin, dirante: Ĉu vi eĉ ne timas Dion? ĉar vi estas en la sama kondamno. 41 Kaj ni ja juste, ĉar ni ricevas rekompencon, merititan pro niaj faroj; sed ĉi tiu faris nenion malbonan. 42 Kaj li diris: Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon. 43 Kaj li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiaŭ vi estos kun mi en Paradizo. 44 Kaj jam estis ĉirkaŭ la sesa horo, kaj fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa, ĉar la sunlumo mankis; 45 kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en la mezo. 46 Kaj kriinte per laŭta voĉo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton. 47 Kaj kiam la centestro vidis la okazantaĵon, li gloris Dion, dirante: Ĉi tiu estis ja justulo. 48 Kaj ĉiuj homamasoj, kiuj kunvenis al ĉi tiu spektaklo, kiam ili vidis la okazintaĵojn, reiris, frapante al si la bruston. 49 Kaj ĉiuj liaj konantoj, kaj la virinoj, kiuj sekvis lin el Galileo, staris malproksime, vidante tion. 50 Kaj jen viro nomata Jozef, kiu estis konsilanto, viro bona kaj justa 51 (li ne konsentis al ilia intenco kaj faro), el Arimateo, urbo de la Judoj, kiu atendis la regnon de Dio, 52 irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. 53 Kaj li deprenis ĝin kaj envolvis ĝin en tolaĵo, kaj metis lin en tombo, elhakita el ŝtono, kie neniu antaŭe kuŝis. 54 Kaj estis la tago de la Preparado, kaj la sabato eklumis. 55 Kaj la virinoj, kiuj venis kun li el Galileo, sekvis, kaj vidis la tombon, kaj kiamaniere la korpo estis metita. 56 Kaj ili reiris, kaj preparis aromaĵojn kaj ŝmiraĵojn. Kaj sabate ili ripozis laŭ la ordono.

1 Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis. 2 Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo. 3 Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo. 4 Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj; 5 kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? 6 Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo, 7 dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi. 8 Kaj ili rememoris liajn vortojn; 9 kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj. 10 Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj. 11 Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj. 12 Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis. 13 Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. 14 Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. 15 Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. 16 Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. 17 Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno. 18 Kaj unu el ili,