Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝento, iliaj kapoj estis tegitaj per arĝento, kaj iliaj ligaĵoj estis el arĝento. 20 Kaj ĉiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto ĉirkaŭe estis el kupro.

21 Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laŭ la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron. 22 Kaj Becalel, filo de Uri, filo de Ĥur, el la tribo de Jehuda, faris ĉion, kion ordonis la Eternulo al Moseo; 23 kaj kun li Oholiab, filo de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj sur bisino.

24 La tuta oro, kiu estis uzita por ĉiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naŭ kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laŭ la mezuro de la sankta siklo. 25 Kaj la arĝento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laŭ la sankta siklo: 26 po unu bek'o, tio estas po duono de siklo laŭ la sankta siklo, por ĉiu kapo, de ĉiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la aĝon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj. 27 Cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo. 28 Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligaĵoj inter ili. 29 Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj. 30 Kaj li faris el ĝi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi kaj ĉiujn apartenaĵojn de la altaro, 31 kaj la bazojn de la korto ĉirkaŭe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj ĉiujn najlojn de la tabernaklo kaj ĉiujn najlojn de la korto ĉirkaŭe.

1 Kaj el la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

2 Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino. 3 Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj tranĉis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo kaj de la bisino per artista laboro. 4 Surŝultraĵojn kunigantajn ili faris al ĝi; sur siaj du finoj ĝi estis ligita. 5 Kaj la ĉirkaŭliganta zono sur ĝi estis kontinuaĵo de ĝi, la sama laboraĵo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

6 Kaj ili faris la oniksajn ŝtonojn, ĉirkaŭe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laŭ la nomoj de la filoj de Izrael. 7 Kaj li metis ilin sur la surŝultraĵojn de la efodo, kiel ŝtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

8 Kaj ili faris la surbrustaĵon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino. 9 Ĝi estis kvarangula; ili faris la surbrustaĵon duobla; manstreĉo estis ĝia longo, kaj manstreĉo ĝia larĝo; ĝi estis duobla. 10 Kaj ili enmetis en ĝin kvar vicojn da ŝtonoj. La unua vico estis: rubeno, topazo, kaj smeraldo; 11 kaj la dua vico: hiacinto, safiro, kaj jaspiso; 12 kaj la tria vico: ligurio, agato, kaj ametisto; 13 kaj la kvara vico: krizolito, onikso, kaj berilo. Ĉiuj vicoj estis en oraj kadretoj. 14 Kaj la ŝtonoj estis laŭ la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laŭ iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, ĉiu kun sia nomo, por la dek du triboj. 15 Kaj ili faris al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn, kuniĝantajn per siaj finoj, el pura oro. 16 Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustaĵo. 17 Kaj ili metis la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo. 18 Kaj la du finojn de la du plektitaj ĉenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la surŝultraĵoj de la efodo sur la antaŭa flanko. 19 Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustaĵo, sur ĝia rando interna, direktita al la efodo.