Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

20 Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du surŝultraĵoj de la efodo malsupre, sur la antaŭa flanko, ĉe ĝia kuniĝo, super la zono de la efodo. 21 Kaj ili alligis la surbrustaĵon per ĝiaj ringoj al la ringoj de la efodo per laĉo el blua ŝtofo, por ke ĝi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustaĵo ne forŝoviĝu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

22 Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksaĵo. 23 Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de ŝildo; borderon havis la aperturo ĉirkaŭe, por ke ĝi ne disŝiriĝu. 24 Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj ruĝa ŝtofo, tordita. 25 Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe inter la granatoj; 26 tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, ĉirkaŭe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

27 Kaj ili faris la ĥitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj, 28 kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino, 29 kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

30 Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur ĝi skribon gravuritan: SANKTA AL LA ETERNULO. 31 Kaj ili alfortikigis al ĝi laĉon el blua ŝtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

32 Tiel finiĝis la tuta laboro por la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.

33 Kaj ili alportis la konstruaĵon al Moseo, la tabernaklon kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn: hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn; 34 kaj la kovron el ruĝaj virŝafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon; 35 la keston de atesto kaj ĝiajn stangojn kaj la fermoplaton; 36 la tablon, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la panon de propono; 37 la puran kandelabron, ĝiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, kaj la oleon por lumigado; 38 kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo; 39 la kupran altaron kaj la kupran kradon por ĝi, ĝiajn stangojn kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn, la lavujon kaj ĝian piedestalon; 40 la kurtenojn de la korto, ĝiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, ĝiajn ŝnurojn kaj najlojn, kaj ĉion, kio apartenas al la servado en la konstruaĵo de la tabernaklo de kunveno; 41 la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj. 42 Konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron. 43 Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris ĝin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2 En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno. 3 Kaj metu tien la keston de atesto kaj ŝirmu la keston per la kurteno. 4 Kaj enportu la tablon kaj aranĝu sur ĝi ĝian aranĝotaĵon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu ĝiajn lucernojn. 5 Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaŭ la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la eniro de la tabernaklo. 6 Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaŭ la eniro en la konstruaĵon de la tabernaklo de kunveno. 7 Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enverŝu en ĝin akvon. 8 Kaj aranĝu la korton ĉirkaŭe, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la pordego de la korto. 9 Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu sankta. 10 Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta. 11 Kaj sanktoleu la lavujon kaj ĝian piedestalon, kaj sanktigu ĝin. 12 Kaj