1 Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado.
2 Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio.
3 Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio.
4 Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas.
5 Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi.
6 Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),
7 nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).
8 Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;
9 ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos;
10 ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo.
11 Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
12 Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas;
13 ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
14 Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto?
15 kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
16 Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesaja diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis?
17 La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.
18 Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe:
Tra la tuta mondo iris ilia sono,
Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
19 Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris:
Mi incitos vin per ne-popolo,
Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.
20 Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris:
Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis;
Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
21 Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.
1 Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen.
2 Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe Dio kontraŭ Izrael:
3 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian animon.
4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal.
5 Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco.
6 Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.
7 Kion do? Kion Izrael serĉadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis ĝin, kaj la restaĵo estis obstinigita;
8 kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago.
9 Kaj David diris:
Ilia tablo fariĝu por ili reto kaj kaptilo
Kaj falpuŝilo kaj repago;
10 Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu;
Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
11 Mi do diras: Ĉu ili falpuŝiĝis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por ĵaluzigi ilin.
12 Se do ilia eraro riĉigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?
13 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;
14 se nur mi iel povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili.
15 Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la