Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/912

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mortintoj? 16 Kaj se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj. 17 Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo, 18 ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin. 19 Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita. 20 Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu; 21 ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos. 22 Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos. 23 Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin. 24 Ĉar se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj, kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran olivarbon? 25 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos; 26 kaj tiamaniere la tuta Izrael saviĝos, kiel estas skribite:
El Cion venos la Liberiganto;
Li deturnos de Jakob malpiecon; 27 Kaj ĉi tio estos Mia interligo kun ili,
Kiam Mi forigos iliajn pekojn.
28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29 Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj. 30 Ĉar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo, 31 tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton. 32 Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn. 33 Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! 34 Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia konsilanto? 35 aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li? 36 Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.

1 Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo. 2 Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio. 3 Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu. 4 Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion, 5 tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia. 6 Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido; 7 aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado; 8 aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo. 9 Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona. 10 En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian; 11 en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron; 12 en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj; 13 kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon. 14 Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu. 15 Ĝoju kun ĝojantoj, ploru kun plorantoj. 16 Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj. 17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj. 18 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj. 19 Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20 Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li