Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/934

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne ŝarĝiĝis al vi? pardonu al mi ĉi tiun maljustaĵon. 14 Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne fariĝos ŝarĝo por vi, ĉar mi celas ne viajn, sed vin; ĉar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj. 15 Kaj plej ĝoje mi elspezos kaj elspeziĝos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, ĉu mi estas des malpli amata? 16 Tio estu, tamen mi ne estis ŝarĝo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo. 17 Ĉu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi? 18 Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. Ĉu Tito vin superruzis? ĉu ni ne iradis laŭ la sama Spirito? ĉu ni ne iradis en la samaj piedosignoj? 19 Vi ankoraŭ nun ĉiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaŭ vi. Antaŭ Dio, ni parolas en Kristo. Sed ĉio, amataj miaj, estas por via edifo. 20 Ĉar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, ĵaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, ŝveliĝoj, tumultoj; 21 ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaŭ vi, kaj mi malĝojos pro multaj, kiuj jam antaŭe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

1 Jen la trian fojon mi venas al vi. Laŭ la diro de du atestantoj aŭ tri ĉiu vorto estu konfirmita. 2 Mi antaŭdiris, kaj mi nun antaŭdiras, kiel ĉeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al ĉiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos; 3 ĉar vi serĉas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi; 4 ĉar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. Ĉar ni ankaŭ estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi. 5 Provu vin mem, ĉu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aŭ ĉu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj. 6 Sed mi esperas, ke vi sciiĝos, ke ni ne estas malaprobindaj. 7 Ni preĝas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montriĝu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, eĉ kvankam ni estus malaprobindaj. 8 Ĉar ni ne povas fari ion kontraŭ la vero, sed nur por la vero. 9 Ĉar ni ĝojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaŭ ni preĝas por via perfektiĝo. 10 Pro tio mi skribas ĉi tion, forestante, por ke, ĉeestante, mi ne agu severe laŭ la aŭtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por deĵetado. 11 Fine, fratoj, adiaŭ. Perfektiĝu, konsoliĝu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos ĉe vi. 12 Salutu unu la alian per sankta kiso. 13 Ĉiuj sanktuloj vin salutas. 14 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj.


LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA
GALATOJ


1 Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj), 2 kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo: 3 Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 4 kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro; 5 al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. 6 Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon