Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/935

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Kristo, al malsama evangelio; 7 kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo. 8 Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita. 9 Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita. 10 Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo. 11 Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo. 12 Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo. 13 Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis; 14 kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj. 15 Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis, 16 por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango, 17 kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko. 18 Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn. 19 Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro. 20 Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas. 21 Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio. 22 Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo; 23 sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis; 24 kaj ili gloris Dion en mi.

1 Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaŭ Titon. 2 Kaj mi supreniris laŭ Dia malkaŝo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aŭ kurinta. 3 Sed eĉ Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidiĝi; 4 sed tio estis pro la kaŝe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu; 5 al kiuj ni ne submetiĝis cedeme, eĉ por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi. 6 Sed el tiuj, kiuj ŝajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava: ĉe Dio ne estas personfavorado) ― tiuj valoruloj nenion aldonis al mi; 7 sed kontraŭe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido 8 (ĉar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaŭ energiis en mi por la nacianoj), 9 Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj ŝajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo; 10 kondiĉe nur, ke ni memoru la malriĉulojn, kion ja mi klopodis jam fari. 11 Sed kiam venis Kefas al Antioĥia, mi lin rezistis vizaĝon kontraŭ vizaĝo, ĉar li estis mallaŭdinda. 12 Ĉar antaŭ ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmanĝis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido. 13 Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke eĉ Barnabas mem fortiriĝis per ilia hipokriteco. 14 Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laŭ la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ Judismo? 15 Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj, 16 sciante, ke praviĝas homo ne per faroj de la leĝo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni praviĝu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la leĝo; tial, ke per faroj de la leĝo neniu karno praviĝos. 17 Sed se, dezirante praviĝi en Kristo, ni mem montriĝis pekuloj, ĉu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!