Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/937

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio. 8 Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj; 9 sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? 10 Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn. 11 Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi. 12 Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris; 13 sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion; 14 kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon. 15 Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi. 16 Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko? 17 Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin. 18 Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi. 19 Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi, 20 mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi. 21 Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne aŭskultas la leĝon? 22 Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. 23 Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso. 24 Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar. 25 Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj. 26 Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia. 27 Estas ja skribite:
Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis,
Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas
naskodoloron;
Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta
edzon. 28 Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak. 29 Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe. 30 Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. 31 Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

1 Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco. 2 Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos. 3 Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon. 4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco. 5 Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido. 6 Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo. 7 Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron? 8 Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas. 9 Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason. 10 Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas. 11 Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita. 12 Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu. 13 Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian. 14 Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 15 Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia. 16 Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. 17 Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas. 18 Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi