Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/938

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jam ne estas sub la leĝo. 19 Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, 20 idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21 envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. 22 Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23 mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo. 24 Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj. 25 Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu. 26 Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

1 Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. 2 Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. 3 Ĉar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin trompas. 4 Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo. 5 Ĉar ĉiu devas subteni sian propran portaĵon. 6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj. 7 Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. 8 Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. 9 Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortiĝos. 10 Tial laŭ nia oportuna tempo ni bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido. 11 Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane. 12 Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo. 13 Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu pri via karno. 14 Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo. 15 Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitaĵo. 16 Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio. 17 De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo. 18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj.
Amen.


LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA
EFESANOJ


1 Paŭlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo: 2 Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 3 Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per ĉia beno spirita en la ĉielejoj en Kristo; 4 kiel Li elektis nin en li antaŭ la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaŭ Li en amo; 5 antaŭdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laŭ la aprobo de Sia volo, 6 al la laŭdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; 7 en kiu ni havas la elaĉeton per lia sango, la pardonon