Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/939

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de niaj pekoj, laŭ la riĉo de lia graco, 8 kiun li abundigis al ni en ĉia saĝeco kaj prudento, 9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laŭ Lia bonvolo, kiun Li antaŭdecidis en li, 10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo ĉion, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero; 11 en li, en kiu ni fariĝis heredaĵo, destinite laŭ la antaŭdecido de Tiu, kiu ĉion faras laŭ la intenco de Sia volo; 12 por ke ni estu por la laŭdo de Lia gloro, ni, kiuj antaŭe esperis en Kristo; 13 en kiu vi ankaŭ esperas, aŭdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaŭ kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso, 14 kiu estas antaŭgarantiaĵo de nia heredaĵo, por la elaĉeto de la posedaĵo, por laŭdo de Lia gloro. 15 Pro tio mi ankaŭ, aŭdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al ĉiuj sanktuloj, 16 ne ĉesas danki pro vi, vin nomante en miaj preĝoj; 17 por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de saĝeco kaj malkaŝo en la konado de Li; 18 dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la riĉeco de la gloro de Lia heredaĵo en la sanktuloj, 19 kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laŭ la energio de la efikeco de Lia forto, 20 kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la ĉieloj, 21 multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta; 22 kaj ĉion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super ĉio por la eklezio, 23 kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas ĉion en ĉio.

1 Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj, 2 en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; 3 inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj. 4 Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5 eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis), 6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo; 7 por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo: 8 ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; 9 ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. 10 Ĉar ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili. 11 Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laŭ la karno, nomataj la Necirkumcido ĉe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno ― 12 ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo. 13 Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo. 14 Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo, 15 en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon; 16 kaj por kunakordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon; 17 kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj; 18 ĉar per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro. 19 Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio, 20 konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; 21 en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo; 22 en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

1 Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj, 2 se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, 3 ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis, 4 per kio vi