Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/940

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, 5 kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, 6 ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, 7 al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco. 8 Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo; 9 kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion; 10 por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio, 11 laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; 12 en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li. 13 Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro. 14 Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro, 15 el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata, 16 por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito; 17 por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, 18 kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19 kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio. 20 Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni, 21 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.

1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2 kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6 unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj. 7 Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo. 8 Tial li diras:
Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn,
Kaj donis donacojn al homoj. 9 (Ĉi tio do: Li supreniris ― kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero? 10 La malsuprenirinto ― tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.) 11 Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13 ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; 14 por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; 15 sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo, 16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo. 17 La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj, 18 mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro; 19 kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la praktikado de ĉia malpureco kun avideco. 20 Sed vi ne tiel lernis Kriston; 21 se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero; 22 por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj, 23 kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso, 24 kaj surmetu la novan homon,