Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/949

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun multa sopiro; 18 ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano. 19 Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno? 20 Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.

1 Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno; 2 kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido, 3 por ke neniu estu ŝancelita de tiuj afliktoj; ĉar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto. 4 Ĉar kiam ni estis ĉe vi, ni antaŭdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias. 5 Pro tio mi ankaŭ, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certiĝu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro fariĝos senutila. 6 Sed kiam Timoteo, ĵus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi ĉiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaŭ vin, 7 pro tio ni konsoliĝis, fratoj, pri vi, en ĉia nia malĝojo kaj aflikto, per via fido; 8 ĉar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro. 9 Ĉar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta ĝojo, per kiu ni ĝojas pro vi antaŭ Dio; 10 nokte kaj tage preĝante fervore, ke ni povu vidi vian vizaĝon kaj perfektigi la mankojn de via fido? 11 Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi; 12 kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, kiel ni amas vin; 13 por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaŭ nia Dio kaj Patro, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun ĉiuj liaj sanktuloj.

1 Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu. 2 Ĉar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo. 3 Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco; 4 ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; 6 ke neniu peku kaj trompu sian fraton en ĉi tio; ĉar la Eternulo estas venĝanto en ĉio tio, kiel ankaŭ ni antaŭavertis vin kaj atestis. 7 Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo. 8 Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton. 9 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian; 10 ĉar vi ja tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde, 11 kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, ĝuste kiel ni al vi ordonis; 12 por ke vi iradu konvene antaŭ tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku. 13 Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. 14 Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li. 15 Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj. 16 Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj; 17 poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro. 18 Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

1 Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi. 2 Ĉar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel ŝtelisto en la nokto. 3 Dum oni diras: Paco kaj sendanĝereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsaviĝos. 4 Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel ŝtelisto; 5 ĉar vi ĉiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la