Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/950

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nokto, nek el mallumo; 6 tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj. 7 Ĉar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriiĝas, tiuj ebriiĝas en la nokto. 8 Sed ĉar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo. 9 Ĉar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo, 10 kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, ĉu ni maldormos aŭ dormos. 11 Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaŭ vi jam faradas. 12 Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras ĉe vi kaj estras ĉe vi en la Sinjoro kaj vin admonas, 13 kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia. 14 Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuraĝigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraŭ ĉiuj. 15 Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed ĉiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por ĉiuj. 16 Ĝoju ĉiam; 17 preĝu senĉese; 18 pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. 19 Ne estingu la Spiriton; 20 ne malestimu profetaĵojn; 21 elprovu ĉion; tenu firme tion, kio estas bona; 22 detenu vin de ĉia formo de malbono. 23 Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 24 Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaŭ faros. 25 Fratoj, preĝu por ni. 26 Salutu ĉiujn fratojn per sankta kiso. 27 Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu ĉi tiun epistolon antaŭ la tuta frataro. 28 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.


LA DUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA
TESALONIKANOJ


1 Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: 2 Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 3 Ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de ĉiu al ĉiu, 4 tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub ĉiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas; 5 tio estas evidenta signo de la justa juĝo de Dio; por ke vi montriĝu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaŭ suferas; 6 ĉar estas justaĵo ĉe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas, 7 kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, ĉe la malkaŝiĝo de la Sinjoro Jesuo el la ĉielo kun la anĝeloj de lia potenco, 8 en flamanta fajro, por venigi venĝon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo; 9 kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco, 10 kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata ĉe ĉiuj, kiuj ekkredis (ĉar nia atestado ĉe vi estis kredata) en tiu tago. 11 Por tiu celo ni ankaŭ konstante preĝas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu ĉiun bonvolon de boneco kaj ĉiun laboron de fido; 12 por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laŭ la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.