Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/955

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado; 18 ke ili bone agadu, ke ili estu riĉaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj; 19 provizante por si bonan fundamenton kontraŭ la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon. 20 Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontraŭparoloj de la falsenomata scio; 21 kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon.
Graco estu kun vi.


LA DUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL LA
TIMOTEO


1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laŭ la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo, 2 al Timoteo, mia amata filo: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro. 3 Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage 4 sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi pleniĝu de ĝojo; 5 ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu loĝis unue en via avino Lois kaj en via patrino Eŭnike, kaj, mi konvinkiĝis, en vi ankaŭ. 6 Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj. 7 Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado. 8 Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio, 9 kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj, 10 sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio, 11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto. 12 Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago. 13 Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi aŭdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. 14 La bonan konfiditaĵon gardu per la Sankta Spirito, kiu loĝas en ni. 15 Vi scias, ke forturniĝis de mi ĉiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes. 16 La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; ĉar li ofte min refreŝigis, kaj li ne hontis pri mia kateno, 17 sed kiam li estis en Romo, li elserĉis min tre diligente kaj min trovis 18 (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton ĉe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

1 Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. 2 Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn. 3 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. 4 Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto. 5 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris. 6 La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. 7 Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio. 8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio; 9 en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. 10 Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj,