Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/956

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. 11 Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li; 12 se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos; 13 se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem. 14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj. 15 Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero. 16 Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco, 17 kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, 18 kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. 19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro. 20 Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro. 21 Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro. 22 Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro. 23 Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. 24 Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, 25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, 26 kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos danĝeraj tempoj. 2 Ĉar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, 3 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, 4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; 5 havante ŝajnon de pieco, sed neinte ĝian potencon; de ĉi tiuj ankaŭ vin forturnu. 6 Ĉar el ĉi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsaĝajn virinojn, ŝarĝitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj, 7 ĉiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero. 8 Kaj kiel Janes kaj Jambres kontraŭstaris al Moseo, tiel same ĉi tiuj ankaŭ kontraŭstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj. 9 Sed ili ne plu iros antaŭen; ĉar ilia malsaĝeco evidentiĝos al ĉiuj, kiel ankaŭ fariĝis ĉe tiuj. 10 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon, 11 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antioĥia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el ĉio tio la Sinjoro min savis. 12 Jes, kaj ĉiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj. 13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj ĉiam iros antaŭen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj. 14 Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certiĝis, sciante, de kiu vi ĝin lernis, 15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin saĝa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 16 Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro.

1 Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno; 2 prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado. 3 Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj; 4 kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj. 5 Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon. 6 Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro. 7 Mi batalis la