Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/957

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon; 8 de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon. 9 Klopodu veni baldaŭ al mi; 10 ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo. 11 Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado. 12 Sed Tiĥikon mi sendis al Efeso. 13 La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn. 14 Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj; 15 kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj. 16 Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili. 17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono. 18 La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. 19 Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo. 20 Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto. 21 Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj. 22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.


LA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL
TITO


Paŭlo