Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/959

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

inte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj; 6 por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo. 7 Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia. 8 Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena, 9 tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo; 10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo, 11 kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi; 12 mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron; 13 lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio; 14 sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola. 15 Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam; 16 jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro. 17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem. 18 Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton; 19 mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem. 20 Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo. 21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras. 22 Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi. 23 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo, 24 Marko, Aristarĥo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj. 25 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.
Amen.


LA EPISTOLO AL LA
HEBREOJ


1 Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 2 en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn, 3 kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj; 4 fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis. 5 Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris:
Vi estas Mia Filo,
Hodiaŭ Mi vin naskis?
kaj denove:
Mi estos al li Patro,
Kaj li estos al Mi Filo? 6 Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio. 7 Kaj pri la anĝeloj Li diras:
Kiu faras la ventojn Liaj senditoj,
Flamantan fajron Liaj servantoj; 8 sed pri la Filo:
Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne;
La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. 9 Vi amas virton kaj malamas malvirton;
Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn
kamaradojn.
10 Kaj:
En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron,
Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.