Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/960

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

11 Ili pereos, sed Vi restos;
Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
12 Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
Sed Vi restas la sama,
Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
13 Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris:
Sidu dekstre de Mi,
Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj? 14 Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

1 Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu. 2 Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, 3 kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj; 4 dum Dio ankaŭ kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laŭ Sia volo. 5 Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas. 6 Sed iu atestis ie, dirante:
Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? 7 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj,
Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
8 Ĉion Vi metis sub liajn piedojn.
Ĉar, metante ĉion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraŭ ne vidas ĉion submetita sub lin. 9 Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu. 10 Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo. 11 Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj, 12 dirante:
Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj,
En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 13 Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi. 14 Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15 kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco. 16 Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas. 17 Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo. 18 Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.

1 Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon, 2 kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo. 3 Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto. 4 Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio. 5 Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota; 6 sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino. 7 Tial, kiel diras la Sankta Spirito:
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, 8 Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo,
Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
9 Kiam viaj patroj Min incitis,
Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
10 Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio,
Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta,
Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero,
Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
12 Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en