Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/962

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

justeco; ĉar li estas infaneto. 14 Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.

1 Tial, ĉesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antaŭen al perfektiĝo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio, 2 de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna juĝo. 3 Kaj tion ni faros, se Dio permesos. 4 Ĉar ĉe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la ĉielan donon kaj fariĝis partoprenantoj en la Sankta Spirito, 5 kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo, 6 kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraŭ al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro. 7 Ĉar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur ĝin ofte venantan, kaj produktas kreskaĵojn, taŭgajn por tiuj, pro kiuj ĝi ankaŭ estas kultivata, ricevas benon de Dio; 8 sed se ĝi donas dornojn kaj kardojn, ĝi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; ĝia fino estas en brulado. 9 Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas; 10 ĉar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraŭ servante. 11 Sed ni deziras, ke ĉiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero ĝis la fino; 12 por ke vi fariĝu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn. 13 Ĉar kiam Dio promesis al Abraham, Li ĵuris per Si mem (ĉar Li ne povis ĵuri per iu pli granda), 14 dirante: Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin. 15 Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson. 16 Ĉar homoj ĵuras per la pli granda, kaj ĉe ili la ĵuro por certigo estas fino de ĉia disputado. 17 Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la neŝanĝeblecon de Sia intenco, intermetis ĵuron, 18 por ke per du neŝanĝeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifuĝis, por akiri la esperon antaŭ ni metitan, 19 kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno; 20 kien eniris Jesuo, la antaŭulo por ni, fariĝinte ĉefpastro por ĉiam laŭ la maniero de Melkicedek.

1 Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis, 2 kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco; 3 senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam. 4 Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj. 5 Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham; 6 sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonaĵon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn. 7 Sed ekster ĉia kontraŭparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda. 8 Kaj ĉi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonaĵojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas. 9 Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaŭ Levi, la ricevanto de dekonaĵoj, donis dekonaĵon; 10 ĉar li estis ankoraŭ en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis. 11 Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron? 12 Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo. 13 Ĉar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis ĉe la altaro. 14 Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon. 15 Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia,