Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/963

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

16 kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla; 17 ĉar li havas la ateston:
Vi estas pastro por ĉiam
Laŭ la maniero de Melkicedek. 18 Ĉar okazas vere nuligado de antaŭiranta ordono, pro ĝia malforteco kaj senutileco 19 (ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimiĝas al Dio. 20 Kaj pro tio, ke ne mankas ĵurado 21 (ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li:
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos:
Vi estas pastro por ĉiam); 22 Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo. 23 Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri; 24 sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla. 25 Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili. 26 Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo; 27 li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem. 28 Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.

1 Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo, 2 servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro. 3 Ĉar ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi. 4 Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laŭ la leĝo; 5 kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto. 6 Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita. 7 Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua. 8 Ĉar riproĉante ilin, Li diris:
Jen venos la tempo, diras la Eternulo,
Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda
interligon novan: 9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj
En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin
el la lando Egipta,
Ĉar ili ne restis en Mia interligo,
Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.
10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de
Izrael
Post tiu tempo, diras la Eternulo:
Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon,
Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos,
Kaj Mi estos ilia Dio,
Kaj ili estos Mia popolo.
11 Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon,
Kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon;
Ĉar ĉiuj Min konos,
De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj;
12 Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn,
Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.
13 Dirante: Novan interligon ― Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.

1 Sed eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj sanktejon mondan. 2 Ĉar tabernaklo estis pretigita: la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi estas nomata la Sanktejo; 3 kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo, 4 havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo, 5 kaj super tio kerubojn de gloro superombrant-