Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/982

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la reĝoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,

6 kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.

7 Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

9 Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.

10 Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi aŭdis malantaŭ mi grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto,

11 dirantan: Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj: al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

12 Kaj mi min turnis, por vidi la voĉon, kiu parolis kun mi. Kaj turniĝinte, mi vidis sep orajn lampingojn;

13 kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan ĝispiede, kaj zonitan ĉirkaŭ la brusto per ora zono.

14 Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel neĝo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;

15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno; kaj lia voĉo estis kiel voĉo de multaj akvoj.

16 Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj en lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis ĉe liaj piedoj kvazaŭ senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,

18 kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

19 Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio okazos poste;

20 la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la anĝeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.

1 AL la anĝelo de la eklezio en Efeso skribu:

Tiele diras la tenanto de la sep steloj en sia dekstra mano, la iranto meze de la sep oraj lampingoj:

2 Mi scias viajn farojn, kaj vian laboron kaj vian paciencon, kaj ke vi ne povas toleri la malbonulojn, kaj ke vi provis tiujn, kiuj nomas sin apostoloj kaj ne estas tiaj, kaj trovis ilin malveraj;

3 kaj vi havas paciencon kaj toleris pro mia nomo kaj ne laciĝis.

4 Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi forlasis vian unuan amon.

5 Memoru do, de kie vi falis, kaj pentu, kaj faru la unuajn farojn; alie mi venos al vi, kaj formovos vian lampingon el ĝia loko, se vi ne pentos.

6 Sed ĉi tion vi havas, ke vi malamas la farojn de la Nikolaitoj, kiujn mi ankaŭ malamas.

7 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos manĝi el la arbo de vivo, kiu estas en la Paradizo de Dio.

8 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Smirna skribu:

Tiele diras la unua kaj la lasta, kiu fariĝis senviva kaj vivis:

9 Mi scias vian aflikton kaj vian malriĉecon (vi tamen estas riĉa), kaj la blasfemon de tiuj, kiuj nomas sin Judoj, kaj estas ne tiaj, sed sinagogo de Satano.

10 Ne timu tion, kion vi suferos; jen la diablo ĵetos iujn el vi en malliberejon, por ke vi estu elprovataj; kaj vi havos aflikton dek tagojn. Estu fidela ĝis morto, kaj mi donos al vi la kronon de vivo.

11 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. La venkanto tute ne difektiĝos de la dua morto.

12 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Pergamo skribu:

Tiele diras la portanto de la akra dutranĉa glavo:

13 Mi scias, kie vi loĝas: tie, kie estas la trono de Satano; kaj ve tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, eĉ en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie loĝas Satano.

14 Sed mi havas kelkon kontraŭ vi: ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak ĵeti falilon antaŭ la Izraelidojn, por ke ili manĝu idoloferitaĵojn kaj malĉastu.

15 Kaj vi ankaŭ havas sekvantojn de la instruo