Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/983

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la Nikolaitoj tiel same.

16 Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraŭ ili per la glavo de mia buŝo.

17 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kaŝita manao, kaj mi donos al li blankan ŝtoneton, kaj sur la ŝtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.

18 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Tiatira skribu: Tiele diras la Filo de Dio, kiu havas okulojn kiel fajra flamo, kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno:

19 Mi scias viajn farojn, kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon, kaj pri viaj faroj, ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj.

20 Sed mi havas kontraŭ vi, ke vi toleras la virinon Izebel, kiu nomas sin profetino; kaj ŝi instruas kaj delogas miajn servistojn malĉasti kaj manĝi idoloferitaĵojn.

21 Kaj mi donis al ŝi tempon, por ke ŝi pentu; kaj ŝi ne volas penti pri sia malĉasteco.

22 Jen mi ĵetos ŝin en liton, kaj la kun ŝi adultantojn en grandan aflikton, se ili ne pentos pri ŝiaj faroj.

23 Kaj mi pereigos ŝiajn idojn per morto; kaj ĉiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internaĵojn kaj korojn; kaj mi donos al ĉiu el vi laŭ viaj faroj.

24 Sed al vi mi diras, al la ceteraj en Tiatira, al ĉiuj, kiuj ne havas ĉi tiun instruon, kaj kiuj ne konas la profundaĵojn de Satano, kiel oni diras: Mi ne ĵetos sur vin alian ŝarĝon.

25 Tamen tion, kion vi havas, tenu, ĝis mi venos.

26 Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj ĝis la fino mi donos aŭtoritaton super la nacioj;

27 kaj li regos ilin per fera sceptro, kiel la potaj vazoj estas dispecigataj; kiel mi ankaŭ ricevis de mia Patro;

28 kaj mi donos al li la matenan stelon.

29 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

1 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu: Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva.

2 Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaŭ mia Dio.

3 Memoru do, kiel vi ricevis kaj aŭdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaŭ ŝtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi.

4 Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj.

5 La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj.

6 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

7 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

8 Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.

9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

10 Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la tero.

11 Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.

12 La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon.

13 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

14 Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

15 Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega.

16 Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.

17 Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi