Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/984

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda;

18 mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.

19 Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

20 Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.

21 Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono.

22 Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.

1 Post tio mi rigardis, kaj jen pordo malfermita en la ĉielo, kaj la unua voĉo, kiun mi aŭdis, estis voĉo kvazaŭ de trumpeto parolanta kun mi, dirante: Suprenvenu ĉi tien, kaj mi montros al vi tion, kio devas okazi poste.

2 Tuj mi min trovis en la Spirito; kaj jen trono stariĝis en la ĉielo, kaj sur la trono unu sidanta;

3 kaj la Sidanto estis en aspekto simila al ŝtono jaspisa kaj sardia; kaj jen ĉielarko ĉirkaŭ la trono, aspekte simila al smeraldo.

4 Kaj ĉirkaŭ la trono estis dudek kvar tronoj; kaj sur la tronoj mi vidis dudek kvar presbiterojn sidantajn, vestitajn per blankaj vestoj; kaj sur iliaj kapoj orajn kronojn.

5 Kaj el la trono eliris fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj. Kaj antaŭ la trono brulis sep fajraj torĉoj, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio;

6 kaj antaŭ la trono kvazaŭ vitra maro, simila al kristalo; kaj meze apud la trono kaj ronde ĉirkaŭ la trono kvar kreitaĵoj, plenaj de okuloj antaŭe kaj malantaŭe.

7 Kaj la unua kreitaĵo similis leonon, kaj la dua kreitaĵo similis bovidon, kaj la tria kreitaĵo havis vizaĝon kvazaŭ homan, kaj la kvara kreitaĵo similis aglon flugantan.

8 Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante: Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta.

9 Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne,

10 la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante:

11 Inda Vi estas, ho nia Sinjoro kaj nia Dio, ricevi la gloron kaj la honoron kaj la potencon; ĉar Vi kreis ĉion, kaj pro Via volo ĉio ekzistis kaj kreiĝis.

1 Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantaŭe, sigelitan per sep sigeloj.

2 Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn?

3 Kaj neniu en la ĉielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aŭ rigardi ĝin.

4 Kaj mi multe ploris, ĉar troviĝis neniu inda malfermi la libron, aŭ ĝin rigardi;

5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn.

6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.

7 Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.

8 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj.

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero.

11 Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;

12 dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon.

13 Kaj ĉiun