Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/987

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

flugos de ili.

7 Kaj la formoj de la akridoj similis ĉevalojn, pretigitajn por milito; kaj sur iliaj kapoj estis kvazaŭ kronoj similaj al oro, kaj iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝoj de homoj.

8 Kaj ili havis harojn kiel haroj de virinoj, kaj iliaj dentoj estis kiel de leonoj.

9 Kaj ili havis kirasojn, kiel kirasoj el fero; kaj la sono de iliaj flugiloj estis kiel la sono de ĉaroj, de multe da ĉevaloj kurantaj en militon.

10 Kaj ili havis vostojn similajn al vostoj de skorpioj, kaj pikilojn; kaj en iliaj vostoj estas ilia kapablo difekti la homojn kvin monatojn.

11 Ili havis super si reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion.

12 La unua Veo jam pasis; jen post tio venas ankoraŭ du Veoj.

13 Kaj la sesa anĝelo trumpetis, kaj mi aŭdis voĉon el la kornoj de la ora altaro, kiu staras antaŭ Dio,

14 dirantan al la sesa anĝelo, kiu havis la trumpeton: Malligu la kvar anĝelojn, ligitajn apud la granda rivero Eŭfrato.

15 Kaj malligiĝis la kvar anĝeloj, pretigitaj por la horo kaj tago kaj monato kaj jaro, por ke ili mortigu trionon de la homoj.

16 Kaj la nombro de la armeoj de la kavalerio estis ducent milionoj; mi aŭdis ilian nombron.

17 Kaj tiel mi vidis la ĉevalojn en la vizio, kaj la sidantajn sur ili, havantajn kirasojn kiel el fajro kaj el jacinto kaj el sulfuro; kaj la kapoj de la ĉevaloj estis kiel kapoj de leonoj, kaj el iliaj buŝoj eliris fajro kaj fumo kaj sulfuro.

18 Per tiuj tri plagoj triono de la homoj estis mortigita, per la fajro kaj la fumo kaj la sulfuro elirantaj el iliaj buŝoj.

19 Ĉar la kapablo de la ĉevaloj estas en iliaj buŝoj kaj en iliaj vostoj; ĉar iliaj vostoj similas serpentojn kaj havas kapojn; kaj per ĉi tiuj ili vundas.

20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorkliniĝi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj arĝentaj kaj kupraj kaj ŝtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek aŭdi, nek marŝi;

21 kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorĉoj, nek pri sia malĉastado, nek pri siaj ŝteloj.

1 Kaj mi vidis alian fortan anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, vestitan per nubo; kaj la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;

2 kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron;

3 kaj li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj voĉoj.

4 Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj ĝin ne skribu.

5 Kaj la anĝelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la ĉielo,

6 kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos;

7 sed en la tagoj de la voĉo de la sepa anĝelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finiĝos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.

8 Kaj la voĉo, kiun mi aŭdis el la ĉielo, parolis al mi denove, dirante: Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la anĝelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.

9 Kaj mi iris al la anĝelo, kaj diris al li: Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi: Prenu ĝin, kaj formanĝu ĝin; kaj ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa kiel mielo.

10 Kaj mi prenis la libreton el la mano de la anĝelo, kaj formanĝis ĝin; kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa kiel mielo, kaj kiam mi ĝin manĝis, mia ventro maldolĉiĝis.

11 Kaj ili diris al mi: Vi devas denove profeti ĉe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj reĝoj.

1 Kaj estis donita al mi kano, simila al bastono; kaj iu diris: Leviĝu, kaj mezuru la templon de Dio, kaj la altaron, kaj la adorantojn en ĝi.

2 Kaj la korton ekster la templo preterlasu, kaj ne mezuru ĝin, ĉar ĝi estas donita al la nacioj; kaj la sanktan urbon ili piedpremos kvardek du monatojn.

3 Kaj mi donos komision al miaj du atestantoj, kaj ili profetos mil ducent