Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/988

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sesdek tagojn, vestite per sakaĵo.

4 Ili estas la du olivarboj kaj la du lampingoj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.

5 Kaj se iu volas difekti ilin, fajro elvenas el ilia buŝo kaj formanĝas iliajn malamikojn; kaj se iu volas difekti ilin, tiamaniere li devas esti mortigita.

6 Ili havas la povon fermi la ĉielon, por ke ne pluvu dum la tagoj de ilia profetado; kaj ili havas povon super la akvoj, por ŝanĝi ilin en sangon, kaj frapi la teron per ĉia plago ĉiufoje, kiam ili volos.

7 Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin.

8 Kaj iliaj kadavroj kuŝas sur la strato de la granda urbo, kiu nomiĝas laŭspirite Sodom kaj Egiptujo, kie ankaŭ ilia Sinjoro estis krucumita.

9 Kaj el la popoloj kaj triboj kaj lingvoj kaj nacioj oni rigardas iliajn kadavrojn dum tri tagoj kaj duono, kaj ne lasas meti iliajn kadavrojn en tombon.

10 Kaj la loĝantoj sur la tero ĝojas pri ili, kaj gajiĝas; kaj ili sendos donacojn unu al la alia; ĉar tiuj du profetoj turmentadis la loĝantojn sur la tero.

11 Kaj post la tri tagoj kaj duono la spirito de vivo el Dio eniris en ilin, kaj ili stariĝis sur siaj piedoj; kaj granda timo falis sur tiujn, kiuj ilin rigardis.

12 Kaj ili aŭdis grandan voĉon el la ĉielo, dirantan al ili: Suprenvenu ĉi tien. Kaj ili supreniris en la ĉielon en la nubo; kaj iliaj malamikoj rigardis ilin.

13 Kaj en tiu horo fariĝis granda tertremo, kaj dekono de la urbo falis; kaj en la tertremo mortis sep mil homoj; kaj la ceteraj pleniĝis de timo, kaj donis laŭdon al la Dio de la ĉielo.

14 La dua Veo jam pasis; jen la tria Veo rapide venas.

15 Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne.

16 Kaj la dudek kvar presbiteroj, kiuj antaŭ Dio sidas sur siaj tronoj, falis sur la vizaĝon kaj adorkliniĝis al Dio,

17 dirante: Ni dankas Vin, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kiu estas kaj estis; ĉar Vi alprenis Vian grandan potencon kaj reĝis.

18 Kaj la nacioj furiozis, kaj venis Via kolero, kaj la tempo de la mortintoj, por esti juĝataj, kaj la tempo doni la rekompencon al Viaj servistoj, la profetoj, kaj al la sanktuloj, kaj al la timantoj de Via nomo, malgrandaj kaj grandaj, kaj pereigi la detruantojn de la tero.

19 Kaj malfermiĝis la enĉiela templo de Dio, kaj vidiĝis en Lia templo la kesto de Lia interligo; kaj fariĝis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj kaj tertremo kaj granda hajlo.

1 Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj;

2 kaj estante graveda, ŝi ekkriis, naskodolorigate kaj suferante por naski.

3 Kaj vidiĝis alia signo en la ĉielo; kaj jen granda ruĝa drako, havanta sep kapojn kaj dek kornojn, kaj sur siaj kapoj sep diademojn.

4 Kaj ĝia vosto trenis trionon de la steloj de la ĉielo, kaj ĵetis ilin sur la teron; kaj la drako staris antaŭ la virino naskonta, por ke, kiam ŝi estos naskinta, ĝi formanĝu ŝian infanon.

5 Kaj ŝi naskis filon, viran infanon, kiu regos ĉiujn naciojn per fera sceptro; kaj ŝia infano estis forkaptita supren al Dio kaj al Lia trono.

6 Kaj la virino forkuris en la dezerton, kie ŝi havis lokon pretigitan de Dio, por ke tie oni nutru ŝin mil ducent sesdek tagojn.

7 Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj;

8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo.

9 Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi.

10 Kaj mi aŭdis grandan voĉon en la ĉielo, dirantan: Nun fariĝis la savo kaj la potenco kaj la reĝeco de nia Dio, kaj la aŭtoritato de Lia Kristo; ĉar ĵetiĝis malsupren la akuzanto de niaj fratoj, kiu tage kaj nokte akuzas ilin antaŭ nia Dio.

11 Kaj ili venkis ĝin pro la sango de la Ŝafido, kaj pro la vorto de sia atesto; kaj ili ne amis sian vivon ĝis morto mem.

12 Pro tio ĝoju, ho ĉieloj, kaj vi, kiuj en ili loĝas. Ve al la tero kaj al la maro! ĉar la diablo mal-