Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Pri elparolado en teorio kaj en praktiko.

Kiel en ĉiuj lingvoj, tiel ankaŭ en Esperanto la sono « j » ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi; oni sekve ne devas miri, ke ekzemple en la vorto « panjo » la plimulto de la Esperantistoj elparolas la « nj » kiel unu molan sonon (simile al la franca « gn »). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordinare antaŭ « g » aŭ « k » elparolas la sonon « n » naze, aŭ ke antaŭ vokalo oni elparolas la « i » ordinare kiel « ij ». Batali kontraŭ tia natura emo en la elparolado ŝajnas al mi afero tute sencela kaj senbezona, ĉar tia elparolado (kiu estas iom pli eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreniĝon aŭ praktikan maloportunaĵon; sed rekomendi tian elparoladon (aŭ nomi ĝin « la sole ĝusta ») ni ankaŭ ne devas, ĉar laŭ la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel « erara ») ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras paroli severe regule, ni devas elparoli « pan-jo », « san-go », « mi-a ».

Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222.


————————


(412-16) Akcento.
Pri la reguloj de la akcento.

… Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera, ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas