Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita


Pri la literoj « u » kaj « ŭ », « i » kaj « j ».

Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn u, ŭ, i kaj j. Laŭ ilia opinio (esprimita eĉ en kelkaj lernolibroj) la literoj u kaj i kune kun antaŭirantaj vokaloj faras « duoblan vokalon »; ili sekve elparolas au kiel , ei kiel ej k. t. p. Tio ĉi estas eraro. En nia lingvo ne ekzistas duoblaj vokaloj, sed ĉiu litero estas elparolata ĉiam egale kaj ĉiam aparte. Sekve oni devas legi « ba-lá-u, tra-ú-lo, tro-ú-zi, de-í-ri, kré-i, hero-í-no » kaj ne « bá-laŭ, tráŭ-lo, tróŭ-zi, déj-ri, kréj, herój-no » (kiel faras multaj germanoj, havantaj tiun ĉi kutimon en sia lingvo). La literoj u kaj i devas ĉiam esti elparolataj klare kaj aparte, kiel ĉiu alia litero.

Sed ekster u kaj i en nia lingvo ekzistas ankoraŭ la literoj ŭ kaj j, kies elparolado estas simila al la elparolado de u kaj i, sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun ĝi en unu silabo kaj tial faras impreson de duobla vokalo. La literoj ŭ kaj j ĉiam ankaŭ estas elparolataj aparte, sed ili ĉiam estas konsonantoj, tute egale, ĉu ili staras antaŭ vokalo aŭ post vokalo. Sekve oni devas legi « ja-ro, jus-ta, kra-jo-no, fraŭ-lo, Eŭ- ro-po, foj-no, paj-lo » kaj ne « i-a-ro, i-us-ta, kra-i-o-no, fra-u- lo, E-u-ro-po, fo-i-no, pa-i-lo ». Se ni la germanajn vortojn Saite, Traube volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi Zajte, Traŭbe. La vorto laŭta ekzemple estas dusilaba kaj ne trisilaba, sed ne pro la kaŭzo ke estas kvazaŭ duobla vokalo, sed nur ĉar ŭ estas konsonanto (dum u estas vokalo).

Esperantisto, 1893, p. 15.