Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

flanko, sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis zorgi pri facileco Apartajn ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en nia lingvo, estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en tiuj ĉi vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forĵetado de silaboj k. t. p, sed ĝi simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur alian; sen ia filozofado ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la silabon antaŭlastan, tute ne demandante, ĉu tiu silabo estas tia aŭ alia kaj ĉu ĝi havas la forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura. Kaj tion ĉi la lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple «adwokat», «inzynier», «telegraf», «spirytus», «manuskript», «papier», «tytulu», «artikulu» k.t.p.) sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj «malenki», «vojna», «okno», «ĉelovjek», «ulica» k. c. k. c. k c en la tuta lingvo — estas en la lingvo pola «malenki», «wojna», «okno», czlowiek», «ulica», k. c. k. c. k. c.) — jam ne apartaj disĵetitaj ekzemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj — tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre mulmultaj vortoj trovas deflankiĝon de tiu ĉi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun ĉi deflankiĝon faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kaŭzo kaj bezono kaj kontraŭ la spirito de la lingvo) .

Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula neniu dubos; se ni povas ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj lingvoj ĝin farus. Se ni al tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne bezonis zorgi pri facileco, faris tion saman