Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo akcepti la akcenton konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon por… sen ia kaŭzo kaj celo… doni al ĝi maloportunaĵon anstataŭ oportunaĵo — tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla!

El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la diritaĵo ni faras la konkludon : proponante aŭ enkondukante (private) ian ŝanĝon en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, ĉar tiu ĉi kategorio da proponoj apartenas al la plej danĝeraj : en tia afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la nomo de leĝoj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin : « tre bele, sed kian signifon ĝi havas por nia lingvo? »

La Esperantisto, 1891, p. 50.


————————


(412-19) Interpunkcio.
Pri la reguloj pri uzado de la interpunkcioj.

La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia