Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

(412-2) Etimologio. Vortfarado.
Deveno de la nomo « Esperanto ».

… La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio:

Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon « Esperanto »; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata « la lingvo internacia proponita de Esperanto ». Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon « lingvo de Esperanto » (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple « la lingvo internacia », « la internacia »), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub « lingvo internacia » oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto « Esperanto » (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton « Esperanto », ekzemple « la afero Esperanto », « skribi en Esperanto » k. s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo «Esperanto» estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon?

La Esperantisto, 1890, p. 60.