Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pri la uzado de formoj simplaj anstataŭ kunmetitaj.

La vorto « bezonesti » estas kunmetita tute regule, kaj vi povas ĝin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte.

La Esperantisto, 1891, p. 23.


Pri la vortoj kun pseŭdosufiksoj.

Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj « cio », « toro » k. t. p (ekzemple : « civilizacio », « redaktoro » k. t. p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple : « civiliz », « redakt ») kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finiĝo pure Esperanta (ekzemple: « civilizo », « redaktejo », « redaktisto » anstataŭ « civilizacio », « redakcio », « redaktoro »). Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple « redaktejo », estus tute identa kun la vorto « redakcio » kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto « redakcio » baldaŭ malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple « redakcio », « civilizacio » estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la § 15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj « fremdaj » fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj « pure esperantaj »; ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj