Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

seksoj». Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple «gepatroj», «gemastroj», «gefratoj», «genepoj», «gekuzoj», «getajloroj» (en la senco de «tajloro kaj lia edzino»); sed ni neniam esprimis ekzemple per «getajloroj» la tutan familion de tajloro, ĉar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis diri «gesinjoroj» pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin «sinjoroj kaj sinjorinoj»). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson «ge» sole en la dirita maniero. ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo «ge» signifas simple «de ambaŭ seksoj», kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto «gesinjoroj», li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ de nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco.

Respondo 6, La Revuo, 1901, Februaro

Pri la sufikso «aĵ» apud verbaj radikoj Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson «aĵ», tiam ni ofte ne scias, ĉu ĝi signifas «io, kio faras» aŭ «io, kio estas farata». Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unu el la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion ĉi kiel simplan eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: «aĵ» per si mem havas nek sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial ĝi povas esti uzata en ambaŭ sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva — laŭ mia opinio — estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute