Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn formojn (se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon. En ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de «aĵ» povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple «ŝmirantaĵo» kaj «ŝmirataĵo», kiuj ambaŭ prezentas formojn tute regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo); sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun «aĵ», 99 estas tute klaraj, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de «aĵ» nur aktive aŭ nur pasive, konstante esti devigataj uzadi «antaĵo» aŭ «ataĵo» en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn «estantaĵo», «kreskantaĵo», aŭ «sendataĵo», «kraĉataĵo», k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj «estaĵo», «kreskaĵo», «sendaĵo», «kraĉaĵo» k t p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de «aĵ» kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ diri, ke «aĵ» kun verbo signifas nur «io, kio faras», aŭ nur «io, kio estas farata», mi konsilas al vi diri: «aĵ» kun verbo signifas «ion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo»; ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva — tion ĉi la sufikso «aĵ» tute ne devas montri al ni, ĉar tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ — en okazo de speciala neceseco — la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu ĉi «speciala neceseco» tamen aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone aĵon aktivan kaj pasivan, la senco de la aĵo estas facile komprenebla el