Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la kunteksto; ekzemple se mi diros «mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon de mia reveno», neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garantiataĵo, sed pri garantiantaĵo. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas eĉ forĵeti la «aĵ» kaj uzi simple nur la substantivan finiĝon «o», — mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter «o» kaj «aĵo» estas granda diferenco.

P. S. — Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo «Parolo de X en la kunveno Y» estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ «parolo» oni devas en tia okazo diri «antaŭpublikparolataĵo». ĉu vi aprobas tian precizan vorton?

Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo

Pri la sufikso «ar» Vi diras, ke la sufikson «ar» ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj prezentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple «vortaro», «arbaro», «homaro»); sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon «aron da» (ekzemple: «li ellernis aron da vortoj», «tie kuŝis aro da dehakitaj arboj» k.t.p. ). Vian opinion mi trovas ĝusta. — Pri la dua senco de la vorto «aro» (mezuro) volu kompari mian respondon n° 24[1].

Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo

  1. Vidu paĝon 30an