Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la sufikso «eg» Tute prave vi diras, ke la sufikso «eg» ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj «granda» aŭ «tre», sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala. Tia neĝusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti. Tamen esti tro severaj en ĉi tiu rilato ni ankaŭ ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn «granda» aŭ «tre», ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson «eg», ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton «bonega» ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per «tre bona», kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj. Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?

Respondo38, La Revuo, 1908, Majo

Pri la vorto «ero» 

Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstataŭ «ero», kiu havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Sed ĉar la vorto «ero» en la senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial laŭ la §15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton ĝin uzi. ĉar la «ero» de la Universala Vortaro kaj la «ero» science internacia