Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto «ero» laŭ la §15 de nia gramatiko estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan rajton uzi anstataŭ ĝi «tempokalkulo» aŭ ion similan, kion proponos niaj specialistoj.

Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto

Pri la sufikso «ig» kun verbaj radikoj 

Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj «igi» signifas «igi — anta» aŭ «igi — ata». Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar «igi» kun verbo signifas nek «igi — anta», nek «igi — ata», sed nur «igi — i», sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de «ig» en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de «ig» (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de «aĵ», pri kiu mi parolis en la respondo 11, sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri «sciigi amikon novaĵon», sed ni povas diri «sciigi amikon pri novaĵo» aŭ «sciigi novaĵon al amiko»; ambaŭ frazoj estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, — kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun «ig» havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de le dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per «al», diros «mi manĝigas mian ĉevalon», neniu dubos pri la senco de la