Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso «ig», sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante «manĝantigi» kaj «manĝatigi». La sufikso «ig» per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.).

Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo

Pri forlasado de sufiksoj

En la frazo «la akvo plenigas la kruĉon» la senco diras al ni, ke la sufikso «ig» estas necesa, kaj uzi tie la vorton «plenas» anstataŭ «plenigas» mi ne konsilus, ĉar ni tiam tro evidente pekus kontraŭ la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aŭ kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de alia vorto («plena»), sed la maniero de tiu devenado estas tute klara, sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de la dirita vorto.

Respondo 44, La Revuo, 1908, Aŭgusto

Pri la deveno de la vorto «edzo» Dank’al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la solvon de tiu malgranda enigmo … La vere primitiva formo estas ne edz,