Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed edzin, de kiu devenas la formo edzo. Tiel same fraŭlo devenas de fraŭlino, kuzo de kuzino, kaj feo, kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz. Oberono, kaj kiun oni povas devenigi de feino.

La vorto edzino estis primitive sufikso, kiu poste fariĝis sendependa de la radikoj, al kiuj ĝi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro klarigis al mi la aferon:

En la germana lingvo, reĝido heredonto de la krono estas nomata Kronprinz, kiu fariĝas en Esperanto kronprinco. La virino kunigita kun la kronprinco per leĝa ligilo estas nomata germane Kronprinzessin. Ĉi tiun lastan vorton D-ro Zamenhof transskribis Esperante kronprincedzino, kaj li tuj rimarkis, ke la finiĝo de tiu vorto, t. e. edzino, ricevis per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per leĝa ligilo. Li do faris el ĉi tiu vorto: unue, ĝeneralan sufikson, esprimantan difinitan rilaton kaj due vorton memstaran kun tiu sama signifo. Poste el la vorto edzino li tute logike devenigis la vorton edzo.

Laŭ artikolo de Emile Boirac en la Oficiala Gazeto, Dec. 1913.


————————


Pri plena vortarego Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus ne sole ĉiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vortaregon