Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej grava konsilanto por ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. — Mia ideo estas kompreneble nur teoria; ĉu ĝi estas efektiviginda kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi nur la estraro de la Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.

Respondo 58, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223

Pri «ujo» kaj «ingo» S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton.

Carlo Bourlet, Lingvo Internacia, 1904, p. 170

Pri la ortografio de propraj nomo Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kriplaĵon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn.

Esperantistische Mitteilungen, Junio 1904

(citita en Lingvo lnternacia, 1904, p. 216).