Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1925.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Pri la nomoj de landoj De la komenco ĝis nun mi ĉiam uzadis la nomon «Egipto» ne por la lando, sed por la popolo; la landon mi nomadis «Egiptujo». Mi tion faradis ne pro nesufiĉa pripenso, sed tute pripensite kaj intence. En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per «uj»), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per «an») la nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel «fremduloj»; tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso «uj». La apud-Nila lando en la tempo de sia plej grava historia valoro estis lando antikva, aranĝita laŭ la principo «lando apartenas al unu gento», ĝi sekve nepre devas havi la sufikson «uj», por ke ni povu esprimi la tre gravan por antikva lando diferencon inter la gentomastro kaj la gentoj-fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo estis tre granda! Ĉiuj novaj landoj, ne aranĝitaj laŭ la principo «lando apartenas al unu gento», neniam devas uzi la sufikson «uj»; ni devas sekve diri «Usono», «Kanado» k.t.p. Se mi dum longa tempo uzadis «Brazilujo», «Ĉilujo» k t. p., mi konfesas nun, ke tio estis eraro. Ni povus diri «Brazilo, Ĉilo» k.t.p., tamen mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germanoj, kiuj alkutimiĝis al «Brazilia», «Brazilien», «Ĉiliec», la vortoj «Brazilo», «Ĉilo» ĉiam sonus kiel nomoj de popoloj, parte pro tio, ke la longatempe